Category Archives: sentoj

Maskoj, kial mi uzas ĝin.

Mi kutime uzas maskojn. Kompreneble mi ne parolas pri karnavaloj maskoj aŭ grekaj maksoj, ekzemple. Mi parolas pri la maskoj de la sentoj.

Por mi ne estas facile ekpresi miajn dezirojn aŭ inkluzive se mi fartas aŭ sentas malbone, ĝi estas malfacile por mi ekpresi miajn sentojn. Mi ĉiam devas aperi forta, kaj sen problemoj.

Povas esti afero de la infaneco, ĉiam esti forta, mi devis esti forta ĉar mi estas viro. Kiom da fojoj mi aŭdis ke mi ne povis plori ĉar mi estas viro. “La viroj ne ploras”

Kaj kompreneble ĉi tio ne estas bona. Ĉiuj homoj devas ekprezi kion ili havas interne. Iun foje estas tre sana malfermi vian koron al aliaj. Mi havas amikojn kun kiu mi povus paroli, sed estas por mi tre malfacile malfermi mian koron al aliaj. Povus esti por timo, multaj fojoj mian koron suferis, suferas kaj tute sekure, suferos.

Mi kutime prenas mian maskon, interne mi sentas malbone, sed por la aliaj, ne, mi ne devas montri miajn sentojn. Amuzigi, rideti kaj estis la amuza viro kiu ĉiuj pensas kaj sentas ke mi estas. Mi estas feliĉe kun ĉi tiu rolo, sed ne ĉiam. Iun foje kiel kiu aktoro, mi bezonas retiri mian maskon, montri min nude kaj senti la brakojn de aliaj, plori, aŭ simple, montri miaj sentoj.

Iun foje, kiam homoj demandas al mi: “Kiel vi fartas?” ke mi respondus: “Sincere, mi fartas malbone, mi sentas malbone, kaj mi bezonas eksprezi min, rakontu al vi kio zorgas min” Ĉu mi faros ĝin iu tago?, sincere, mi ne scias.

 

Advertisements