Blogarkivoj

Mia plejbona sezono de la jaro

Mi supozas ke al ĉiuj okazas same. Ĉiuj havas unu plej bonan sezonon de la jaro. Kiel vi sentas pli bone, vi sentas pli da energio en via korpo, aŭ simple, vi sentas pli feliĉe.

Nun, mi estas en la plej bona epoko de la jaro, nun mi komencas esti en la apogeo de la sama.

Por mi komencas en la mezo de majo, kun la madrida festo de San Isidro (Sankta Isidoro) patrono de Madrido kaj finos kun la komenco de septembro.

Kompreneble, dum la resto de la jaro mi vivas, bedaŭrinde mi ne povas vintro-dormi. Dum mia plejbona sezono mi ĝuas de la varma vetero, la suno, la lumo -ĝis la deka de la nokto ni havas sunan lumon- kaj de la etoso kiu estas en la stratoj, en la homoj.

Kaj nun, kiel mi diris antaŭe, mi estas en la komenco de la apogeo. Kial? ĉar alvenas la gejaj festoj, la gejaj paradoj. Sincere, mi atendas ĝin dum la tuta jaro. Aliaj povas festi liajn patronajn festojn, aŭ la festoj de liaj urboj, kvartalo, ktp.

Mi ĝuas ĝin, ne nur pro la alveno de novaj gejoj al Madrido, ĉi tio estas bone, kompreneble, sed ankaŭ estas diversaj festaĵoj, kulturaj aferoj, kaj ĉio koncernanta al la geja kulturo.

 

Mi parolas ekzemple al la festivalo “Videbla” (Visible) plena de eksposicioj, teatrajoj, ktp. Ankaŭ MADO, kun la diversaj aferoj kiu okazos en la geja kvartalo de Madrido “Chueca“.

images.jpeg

 

Ankaŭ okazos gejajn sportajn konkursojn en “Juegos del Sol” (Ludoj de la Suno).

Ĉi tiuj estas parto de la gejaj festoj. Ankaŭ vi povus promeni tra la kvartalo de Chueca kaj senti la festa etoso.

Bedaŭrinde, ne ĉio estas bona dum ĉi tiu jaro. Certe estas ke la Chueca kvartalo ne estas granda, kun mallarĝaj stratoj kiu malfacilas fari tie grandaj festoj. Tie kunvenas multaj homoj kaj por la najbaroj de la kvartalo estas malfacile vivi tie dum ĉi tiuj tagoj, Ḿultaj eliras dum la festoj!.

Do, ĉi tiu jaro, la urbestro decidis esti pli malpermesema kaj prezenti barojn al la diversaj trinkejoj kaj gejaj kaj ne gejaj negokoj de la kvartalo. Mi esperas ke ĉi tio ne estas la komenco de la fino de la gejaj festoj en Madrido.

Ekzemple, ĉi tiu jaro, la geja parado finiĝos en la Plaza de España (Placo de Hispanujo) kun granda muzika festivalo, kaj tie partoprenos Kylie Minogue!

 

Kylie.jpeg

La alia afero kiu ne plaĉas al mi ĉi tiu jaro estas la boikoto al la karnavalo ĉaro de Israelo. Mi jam skribis pri ĉi tiu afero, kaj mi ne estas en konsento kun ĉi tio.

Bone, le festo komencas, se mi povas mi skribos pri la diversaj aferoj en kiu mi partoprenos,

Kaj se iun alvenas al Madrido, bonvenon estos!