Blogarkivoj

Persona kreskado, ĉu interesas al gejoj?

Dum ĉi tiu semajnfinon, mi faris kurso pri persona kreskado kun la grupo Espai d’ Homes, (Spaco de Viroj). Ĝi estas interesa kurso kiu estos kvin semajnfinon, en kiuj ni laboros pri diversaj temoj por la persona kreskado, kiel gejaj viroj. Ĉi tiu unua semajnfinon estis pri “Korpo kaj Konscio”.

Ĝi estis afabla grupo, sed nur, ses viroj, pli malpli sama ago, kaj kun similaj interesoj. Sed, mi demandis mi mem, kial ne estis plu en la kurso?. En Madrido, estas multaj gejoj, kaj ne kiel gejoj sek kiel homoj estus bone partopreni en ĉi tiuj kursoj aŭ similaj por plibonege kiel homo.

Ĉu ĉi tio ne interesas al ni?. Bedaŭrinde mi kredas ke ne, ke ni, kiel gejoj ĉi tiuj temoj, generale ne estas interesa al le grupoj da gejoj.

Ni batalos por eniri al la nova geja trinkejo. Ni iros al al geja fiereco por festi kaj montri kaj vidi aliaj korpoj. Sed kio okazas kun niaj necesoj kiel homoj?. Multaj fojoj la gejoj demandas sin mem kial liaj rilatoj ne funkcias, aŭ kial ili ne renkontas “la viro de lia vivo” sed iun foje vi havas tempon por renkonti vin kiel homo?, ĉu vi havas tempo por vidi kion ne funkcias en via vivo? ktp, bedaŭrinde ne.

Mi kiel gejo, sed unue kiel homo kaj viro, estas diversaj aferoj kiu mi devas labori, bedaŭrinde ankoraŭ, por plibonege. Mi ĝuas iri al la gejaj trinkejoj, danci, aŭ inkluzive seksumi, sed ankaŭ mi ĝuas, labori por mi mem. Demandi al mi kial ĉi tio aŭ tio ne funkcias.

Sed mi ne malfeliĉas, almenaŭ ses viroj partoprenis, kaj mi esperas ke en la venonta, plu de ili estos tie.

Se estus geja tantro, ĝi estus plena 😦